Károly Bicskey
Aspekto
Károly Bicskey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de oktobro 2009 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1943) |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Fogarassy |
Infano | Bertalan Bicskei (en) , adopto |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Károly BICSKEY [kAroj biĉkei], hungare Bicskey Károly estis hungara aktoro kaj reĝisoro. Lia edzino estis Mária Fogarassy.
Károly Bicskey naskiĝis la 29-an de januaro 1920 en Budapeŝto - mortis la 25-an de oktobro 2009 supozeble en Tahitótfalu.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Bicskey finlernis aktoran akademion en Budapeŝto en 1943 kaj en la sama jaro li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Poste li ofte ŝanĝis la teatrojn, ekzemple li estis membro en Nacia Teatro (Pécs), Nacia Teatro (Miskolc), Teatro de Kecskemét, Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Győr). Li ricevis premion en 1955.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 13 filmoj inter 1948-1995, ekzemple En Eŭropo ie, 1948; La atestanto, 1969; Megint tanú (Denove atestanto), 1995
- 13 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1967-1994, ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Szomszédok (Najbaroj), 1992
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám, Lucifer; William Shakespeare: Otelo - titolrolo; Makbeto - titolrolo, Romeo kaj Julieta - Capulet; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - banuso Petur kaj Otto; Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
- 18 reĝisoraĵoj